Ekskursoj

Vendrede,  30-a de Oktobro
Vizito al la Observatorio de San Fernando kaj urbo Cadiz /Kádiz/ (Kadizo)
FERNANDO BELIZON DIRECTOR REAL OBSERVATORIO DE LA ARMADA. FOTO ELIAS PIMENTEL FERNANDO BELIZON DIRECTOR REAL OBSERVATORIO DE LA ARMADA. FOTO ELIAS PIMENTELcadiz01
Tre interesa kaj neevitebla vizito al la Reĝa Observatorio de San Fernando, unu el la malmultaj historiaj konstruaĵoj, kiu ne estis disrabita de la napoleona armeo, ĉar San Fernando kaj Cadiz estis la nura parto de Hispanio ne invadita de ĝi. Pro tio ĝi konservas la astronomiajn instrumentojn, kaj ege valoran historian kolekton de astronomiaj verkoj de la 15-a kaj 16-a jarcento.
Konsultu plian informon en la jena kongresa paĝo https://andaluziaesperanto.wordpress.com/2015/08/29/rega-observatorio-de-la-armeo-en-san-fernando/

Ni vojaĝos grupe per trajno.
La trajno ekiras je la 9.30 ekde la stacidomo de Jerez.
En la Observatorio ni devas ĉeesti je la 11.15
Ankaŭ oni povas nur partopreni  la grupan viziton al la Observatorio kondiĉe ĉeesti tie je la menciita horo.
Kosto de la vojaĝo (Jerez – San Fernando, Kadiz kaj reveno al Jerez): 13.50€.
(Okaze de individue vojaĝado aŭ malpli ol 10 homoj: 19.00€)
Oni devas aliĝi anticipe.

Sabate, 31-a de Oktobro
Vizito al Alkazaro de Jerez /Ĥeréz/(Ŝereo) kaj turisma buso.
La programo inkluzivas tiun viziton senpage pro ĝentilaĵo de la urbodomo. Ankaŭ ĝi ofertas al la kongresanoj senpagan vojaĝon tra Jerez en la turisma buso.

Dimanĉe, 1-a de Novembro
Vizito al vinkelo kaj ĉevalaro Valdespino Real Tesoro (Reĝa Trezoro).
bodega_Valdes_800x600_q85bodega_patio
Oni vizitos tipan Jerez-an vin-kelon (bodega), kie en la 20-a jarcento estis produktita vino nomita Esperanto. Ankaŭ ni vizitos ĝian ĉevalaron “Real Tesoro”, eksposicion “Suite Vollard” de Picassokaj Miró, ankaŭ ni ĝuos gustumadon de vino.
Okaze de tiu kongreso la vin-kelo produktos limigitan serion da vinboteloj kun la historia esperanta etikedo kaj aldonita mencio de la 19-a Andaluzia Esperanta Kongreso. Ilin oni povos aĉeti kiel memoraĵo.
Kosto de la vizito kun ira kaj revena transportado kaj vina gustumado: 8€
Agada horaro ekde la 12.15 ĝis 14.15
Oni devas aliĝi anticipe.

Lunde, 2-a de Novembro
Vojaĝo al Sanlucar de Barrameda kaj Doñana (Donjana) Parko.
RealFernando_imgCoto_area_web
Unue ni vojaĝos al la urbo  Sanlucar de Barrameda, bela kaj tipa andaluza urbo en la enfluejo de la Guadalkivira rivero. Tie oni vizitos la akceptejon “Fabrica de Hielo”, oficialan informejon kaj ekspoziciejon de la Nacia Natura Parko Doñana, kiu estas la plej grava humida tereno en Eŭropo, kaj agnoskita de UNESCO kiel Biosfera Rezervejo.
Ekde tie ni prenos la ŝipeton “Real Fernando” (Reĝa Ferdinando) kiu alportos nin tra la Guadalkivira rivero, por ĝui kaj ekkoni ĝiajn historiajn kaj geomorfologiajn trajtojn.  Poste la ŝipon kunportos nin al la Doñana Parka flanko kaj ni elŝipiĝos en du gravaj lokoj, Vilaĝo de la Plancha kaj Salejo de Doñana, kie oni promenos akompanataj de gvidisto.  La daŭrado de tiu rivera kaj parka ekskurso estos proksimume 3 horoj, de la 10-a horo ĝis la 13.15.
Poste oni povas tagmanĝi en Sanlucar kaj ion promeni tra la urbo.
Oni rekomendas komfortan veston kaj ŝuojn taŭgajn por promeni sur sablo.

Ni prenos interurban buson en la Jereza busstacio je la 8.00 horo, por vojaĝi ĝis Sanlucar, kie ni alvenos proksimume je la 8.40.
Reveno al Jerez post tagmanĝo. (Busa horaro:16.10, 18.15, 21.10 laŭvole)

Kosto de la ekskurso kun ira kaj revena transportado: 21,50€
Oni devas aliĝi anticipe.