Pedro Naranjo Terán, elstara jereza esperantisto.

Dum la 19-a Andaluzia Kongreso de Esperanto strato el Jerez estos dediĉita al esperantista Pedro Naranjo Terán. Sed kiu li estas?
Legu hispane ci tie.

La 3-an de aprilo 1887-a naskiĝis en Jerezo, Pedro Naranjo Terán. Tiu sama jaro en Bialistoko, je 3.000 kilometroj el Jerezo, Lazaro Zamenhof, pola kuracisto, diskonigis pere de modesta broŝuro novan lingvon de li kreita kun la celo utili kiel helpa lingvo por la tuta Homaro. Tiu projekto estis unue bone akceptita en Eŭropo kaj poste en la tuta mondo, kaj kvankam tiutempe sen interreto, sen televido kaj sen vacapoj, la ideoj disvastiĝis malrapide, kelkaj jaroj poste esperanto, jen la nomo de la nova lingvo, jam estis idioma parolata de miloj da homoj kaj la geesperantistoj ekrenkontiĝis en kluboj kaj kongresoj naciaj aŭ internaciaj.
En la jaro 1917-a Lazaro Zamenhof forpasis en Varsovio, tiu sama jaro 3.000 kilometroj sude, en Jerezo, la juna mastro de la kafejo nomita “Universal”, Pedro Naranjo Terán atingis malgrandan broŝuron kiu diskonigis kaj klarigis la esencajn bazojn de esperanto. Poste li lernis la lingvon dank’al libro eldonita en Francio. Laŭ la vortoj de Pedro Naranjo mem, esperanto estis lingvo facile lernebla, belsona, esprimo-plena kaj ĉefe neŭtrala, do tute taŭga por utili kiel dua lingvo por la tuta Homaro, al kiu la nova idioma devus alporti pacon. Ni ne forgesu ke en tiu jaro, 1917, okazis en Eŭropo granda milito, la unua granda milito.
Pedro Naranjo lernis aŭtodidakte la novan lingvon, tamen li baldaŭ kontaktis kun la Andaluzia Esperanto-Federacio kaj konkrete kun la E-grupo de Sevilo, tie li povis ekbabili en esperanto ĉefe kun Trinidad Soriano, la elstara sevila arkitekto kaj ĉeforganizanto de la tiutempa andaluzia E-movado.
Li lernis tiel rapide la lingvon, ke nur unu jaro poste, en 1918, li jam instruis esperanton al la skolta trupo de Jerezo kaj en tiu sama jaro li partoprenis en la kongresoj organizitaj de la Andaluzia Federacio, li fariĝis reprezentanto en Jerezo de la Federacio kaj eĉ apartenis al la estraro.
En la jaro 1924 oni ekeldonis la revuon de la kultura societo “Ateneo de Jerez”, tiam Pedro Naranjo kunlaboris kun ĝi pere de la redaktado de propra paĝo sub la titolo “Notas de un esperantista” (Notoj de esperantisto). Pedro Naranjo pritraktis multajn temojn, pri la historio de Jerezo, pri andaluziaj kutimoj, li parolis eĉ pri la vino de Jerezo. Li ankaŭ komentis informojn rilatajn al la disvolviĝo de esperanto en la tuta mondo. Lia korespondado estis tiel abunda, ke baldaŭ ekkunlaboris gesamideanoj de Aŭstralio, Meksikio, Francio… La ekzisto de ĉi tiu sekcio ene de la revuo de tiu kultura societo ankaŭ suldiĝis al alia elstara esperantisto, Rafael Fiol Paredes, militista kuracisto naskiĝinta en Ceŭto, kvankam dum tiuj jaroj li loĝis ankaŭ en Jerezo. Rafael Fiol estis vera erudiciulo, li konis perfekte la araban kaj nord-afrikan kulturon kaj li propagandis kaj praktikis esperanton dum sia preskaŭ cent-jara vivo.
Pedro Naranjo fariĝis la reprezentanto de UEA en Jerezo. Anekdote indas rakonti, ke en la jaro 1922 grupo de junuloj, verŝajne skoltoj, trovis en Jerezo ringitan birdon. La junuloj legis la ringon kaj ili eltrovis, ke la birdo ekflugis en la jaro 1915 el la nederlanda Bloemendaal. Do, ili tuj kontaktis kun Pedro Naranjo cele atingi kontakton pere de aliaj esperantistoj kun tiu urbo. Li skribis al S-ro Elbers, UEA-delegito en la nederlanda urbo Voorschoten, kiu siafoje kontaktis kun la nederlanda profesoro kiu metis la ringon en la birdo. Hodiaŭ, ĉi tiu anekdoto ne surprizigas nin, ja simpla kontakto pere de ret-adresoj aŭ gugla serĉado ebligus kiun ajn kontakto en ĉiuj landoj. Tamen, ni pensu, ke temas pri la jaro 1922, pri junuloj tute iluziitaj revante kontakti kun profesoro de fora kaj ne-konata urbo kaj pri Pedro Naranjo, kiu pere de esperanto, estis kapabla informi kiamaniere birdo kapablis fugi el Nederlando en Jerezon.
Post la civila milito, Pedro Naranjo daŭrigis sian propagandon favore de esperanto. Unuamomente ne tro publike, ni ne forgesu, ke la nova politika reĝimo ne favorigis la kontaktojn kun eksterlandanojn ne la disvastigo de ideoj kiuj unuavide ŝajnis aparteni al masonistoj aŭ pacifistoj. Tamen, li denove atingis la kunlaboron de Rafael Fiol Paredes, altranga militisto kiu eĉ post la civila milito propagandis amase esperanton. Tiel, Pedro Naranjo organizis kursojn de esperanto en la sidejo de la blindula organizo ONCE en Jerezo.
Dum la 5-a jardeko la ĉefa tasko de Pedro Naranjo estis la propagando de la lingvo pere de artikoloj en ĵurnaloj, tiel aperis informoj de li senditaj en la ĵurnaloj YA en Madrido kaj GLOSA en Barcelono. Kiel li mem asertis, temas pri desuba laboro kies lasta celo estas la instruado de esperanto en la lernejoj. Li ankaŭ respondis al atakoj kaj malfavoraj opinioj rilate esperanton verkitaj de grandaj tiutempaj verkistoj, kiel Ramón Pérez de Ayala kaj José María Pemán.
La lasta esperantista informo pri Pedro Naranjo Teran estis lia partopreno en la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Pontevedra en la jaro 1960, tiutempe li ofte ricevis eksterlandajn esperantistajn vizitojn en Jerezo.
Pedro Naranjo Terán forpasis en Jerezo en la jaro 1968. Neniu pli elstara agado ol labori por ideo dum la tuta vivo, eĉ se oni scias, ke tiu laboro alportos nenian ekonomian profiton kaj male ĝi provokos foje malfavorajn kritkojn de apuduloj. Pedro Naranjo lernis esperanton aŭtodidakte, li komprenis la grandan valoron de la lingvon kiel rimedo por unuigi la Homaron kaj li konvertis novan idiomon en la la plej utilan instrumenton por faciligi kontaktojn en la tuta mondo, spite al landlimoj kaj ĉi ĉio el la urbo Jerezo.

Chema Rodríguez
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

Advertisements