Prof. Duncan Charters partoprenos la Andaluzian Kongreson

Prof. Duncan Charters partoprenos la Andaluzian Kongreson en Jerez. La tre fama kaj  bone konata profesoro prelegos pri “Universitata instruado de Esperanto: pasintaj spertoj kaj perspektivoj por la estonteco”.

Prof. Charters mem respondecas pri la unua porkredita universitata kursaro de Esperanto en Usono, kiu okazis en 1969 en North Adams State College, Massachusetts, kun 29 aliĝintoj.  Kurson por komencantoj li instruis matene por kandidatoj por magistriĝo pri edukado (li inkluzivis kaj Esperanton mem kaj kiel instrui ĝin); posttagmeze kurson por progresintoj; vespere kurson pri Esperanta literaturo.  En 1968, li instruis kun Prof. Kajmo Brent en Kanada Universitato Brock University, do antaŭsperto.  Ekde 1970, li instruis en la Ŝtata Universitato de San-Francisko (San Francisco State University), dum kelkaj jaroj kun William Auld, kaj foje poste kiel instruisto kaj direktoro.  Poste li instruis en lia propra universitato, kaj konas la kampon kiel antaua prezidanto de la Universitata Komisiono de ILEI.  Prof. Charters nun estas vic-senatano de la Akademio Internacio de la Sciencoj – San Marino (AIS).

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s